
PROGRAMO POR TRI-SEMAJNA RESTADO EN AŬSTRALIO
UNUA TAGO: forveturo al Aŭstralio;
DUA TAGO: grupo venas al Sidneo - libera tempo post lokiĝo en hostelo (4 persona ĉambro), eventuala promenada vizito al la Sidnea suburbo proksima al la hostelo, (ebleco naĝi en la oceano);

TRIA TAGO: grupa vizito al la Sidneaj historiaj lokoj:

Havena ponto (Harbour Bridge), Domain, Hyde parko,
Opera domo, Sur la Rokoj (la plej malnova parto de Sidneo), Registara domo, Reĝa botanika ĝardeno, Parlamenta domo, Preĝejo de sankta James, Katedralo de sankta Maria, Monumento al pereintoj de la Unua mondmilito;

KVARA TAGO: plua promenado tra Sidneo - Observatorio, urba centro, Urba domo, Arta galerio, Martin placo, Convention centro, Darling Harbour (mallonga perŝipa ekskurso), Ekspozicia centro, Hay marketo, vespere suburbo King Cross;

KVINA TAGO: frumatene forveturo al Kanbero - trarigardo de la aŭstralia ĉefurbo
Lago Burley Griffin, Anzak parado, Aŭstralio-amerika memormonumento, Aŭstralia milit-memordomo, Carillon - muzikturo, Ambasadejoj, Parlamentaj domoj (nova kaj malnova), Popola biblioteko, Aŭstralia federacia juĝejo;
SESA TAGO: vojaĝo al Neĝaj montoj - survoje vizito al loko de aborigena iniciado - Tidbinbila, Jindabyne - monumento al pola esploristo en Monto Koŝĉuŝko, promeno tra belega naturo;

SEPA TAGO: veturo apud la oceano al Melburno - dum voje ebleco por rigardi, foti, filmi belegan aŭstralian apud oceanan naturon;

OKA TAGO: promeno tra la viktoria ĉefurbo Melburno - piede kaj per senpaga urbocentra tramo: Flinders strato stacidomo, Fitzroy ĝardenoj, Kabano de la kapitano Cook, Domo de eksibicioj, Parlamento, Malnova monforĝejo, Katedro de Sankta Patriko, Galerio de aborigena arto, Rivero Yarra, vespere Kasino - areale la plej granda en la Mondo;

NAŬA TAGO: plua restado en Melburno - Viktoria marketo, post tagmeze veturo al ĉirkaŭaĵo de Melburno por spekti kanguruoj en naturo;

DEKA TAGO: frumatene forveturo al la “Ora urbo” Ballarat – rekonstruita skanseno de orserĉistoj kaj plue veturo al la oceano - Apollo golfo por vidi “12 apostolojn” (grupo de klifoj) kaj Londonan ponton, (ambaŭ ŝtonegoj troviĝas en la maro), tranoktado en hotelo proksima al Apollo golfo;
DEKUNUA TAGO: vojaĝo al urbo Monto Gambiero - dum voje vizito al ŝtonigita arbaro, Natura parko “Malalta Glenelgo” - dormado en malnova karcero, vespere mannutrado de posumoj;


DEKDUA TAGO: veturo al Victor Harbour - trarigardo de la urbo, promeno aŭ veturo per ĉevaltramo al Granita insulo;
DEKTRIA TAGO: per propra veturilo kaj pramo vojaĝo al Kangurua insulo, vespere saluto al la plej malgrandaj pingvinoj je la Mondo (37 cm) kiuj abundas proksime al la tranoktejo;

DEKKVARA TAGO: Kangurua insulo - fokoj, maraj leonoj, mirindaj ŝtonformoj, post tagmeze forveturo al Adelaido;

DEKKVINA TAGO: trarigardo de la Sudaŭstralia ĉefurbo - Arta galerio, Ayers domo, Kasino, Centra marketo, Festivala centro, Monumento al vizio de kolonelo Light, Botanika ĝardeno;
DEKSESA TAGO: ekskurso al la natura parko Cleeland kun multaj aŭstraliaj bestoj - ebleco karesi kaj havi foton kun koalo; post tagmeze tramveturo al Glenelgo kaj oceana banado ĉe belega plaĝo;

DEKSEPA TAGO: veturo al Broken Hill urbo en aŭstralia duondezerto; dum voje traveturo de Barossa valo konata pro vinberejoj kaj bonegaj aŭstraliaj vinoj. En Broken Hill vizito al la Centro de flugantaj doktoroj kaj vespere rigardo de eksterordinare bela sunsubiro en vivanta dezerto, samloke trarigardo de skulptistaj artverkoj el diversaj landoj;

DEKOKA TAGO: veturo al Dubbo - tra tipa aŭstralia duondezerto;
DEKNAŬA TAGO: vizito al Malfermita zoologia ĝardeno - en propra veturilo rigardi bestojn el la tuta Mondo (safario); post frua tagmanĝo forveturo al la Bluaj montoj;
DUDEKA TAGO: Bluaj montoj - Wentvorth akvofaloj, Jamison valo, Tri fratinoj, Leura kaskadoj, veturo per ĉena vagonaro supren de la akvofaloj; post tagmeze veturo al Sidneo kaj dum voje trarigardo de la olimpikaj stadionoj en Homebush;
DUDEKUNUA TAGO: vizito al Botany golfo nacia parko - post tagmeze aŭ vespere forveturo hejmen.

PREZOJ POR LA RESTADO EN AŬSTRALIO
Por kvar personoj veturado per aŭtomobilo - 1.200 usonaj dolaroj po persone.
En la prezo estas: programo, veturado (se prezo de petrolo signife plialitigos, ankaŭ la ekskurs-prezo plialtigos proporcie), dormado, organizado, eniroj en skanseno en Ballarat kaj Natura parko Cleeland, veturo per pramo al Kangarua insulo kaj reen.

Prezoj por ok personoj kaj pli: 1.200 usonaj dolaroj po persone (mini autobuson ni devas lui).
Ĉiuj prezoj ne enkluzivas manĝadon kaj kromajn enirbiletojn, kiuj estas fakultativaj.
Ĉi vojaĝo tra tri aŭstraliaj ŝtatoj povas esti organizita el diversaj komenc-punktoj - el Adelaido aŭ Melburno, depende de viaj preferoj.