Esperanto-Gården
Lesjöfors, Svedio

Kursejo kaj gastigejo
Esperanto-Gården Lesjöfors funkcias kiel
kursejo kaj konferencejo por la Esperanto-organizaĵoj.
Ĝi povas gastigi samtempe proks. 85 tranoktantojn en 2-6-litaj ĉambroj. Manĝejo ekzistas kaj kuirejo por memmastrumado. Taŭga por kursoj, seminarioj kaj renkontiĝoj. Ankaŭ aliaj organizoj kaj entreprenoj okazigas en ĝi kursojn kaj konferencojn.
Esperanto-Gården situas centre en Lesjöfors (ĉ. 2000 loĝantoj) en la komunumo Filipstad en Vermlando. Ĝi estas je simila distanco (ĉ. 300 km) de Gotenburgo, Oslo kaj Stokholmo. Oni atingas ĝin aŭte aŭ aŭtobuse. La fervojo ne plu funkcias, sed la reloj estas uzataj por popularaj drezin-veturoj, kiuj startas iom norde de Lesjöfors.
Kion vi diras pri luebla, propra deklivo por skii?
Lesjöfors ofertas multajn ekskurscelojn. La muzeo de Lesjöfors donas specialan travivaĵon.
Bonvenon al belega regiono kaj riĉiga somera kurso kun gaja etoso kaj afablaj homoj el diversaj landoj!
Mendu aliĝilon ĉe: egarden@esperanto.se
---------------------------------------------------------
Esperanto-Gården
Stiftelsevägen 1,
680 96 Lesjöfors, Svedio
Tel.: 0590 - 30909, fakso: 0590-303 59
egarden@esperanto.se