BONVENON เปนทพอใจ WELCOME WILLKOMMEN
PRI NI NIAJ SERVOJ TURISMO PRI ESPERANTO KUNLABORO KONTAKTU NIN


KOMERCO

KULTURO

LERNADO

MASAGO

SPORTO

TURISMO

ZORGADO


VEND-AKTIVO DE MONDETUR

        Ni vendas kaj eksportas ĉiujn produktojn legale faratajn en Tajlando, laŭ la deziro de partnero el alia lando. Kvanto de vendataj produktoj dependas de partnero. Ĉiu produkto bezonas esti pagata samtempe kun forsendo de ĝi kune kun la kostoj de sendado kaj aliaj eblaj kostoj de MondEtur. Alteco de ĉiuj kostoj estos kontraktata kaj signata de partnero, aŭ oficiala partnera reprezentanto kaj respondeculo de MondEtur. Same rilatas al la produktoj kiuj alilanda vendisto deziras vendi en Tajlando.
        Tiuj kontraktoj estos signotaj de vendisto, reprezentanto de MondEtur kaj reprezentanto de kompanio kiu vendos importotajn faraĵojn. Kontraktoj por eksporto, aŭ importo de varoj povas esti farataj kun posedanto(j) de Esperanto-vendo firmao, aŭ posedanto(j) de vendo firmao kiu(j) ne parolas Esperanton. Tamen ne-Esperanto kompanio devas havi oficialan reprezentanton kiu bone parolas Esperanton, ĉar ĉiuj kontraktoj estos origine farataj en Esperanto kaj depende de deziro de alilanda(j) partnero(j) tradukota al alia lingvo.

   

 

KONTAKTU NIN