Se vi dezirus ricevi pli detalajn informojn, ni tre volonte sendos ilin al vi.
Al ĉiuj viaj demandoj, rilate niajn aktivadojn, ni tuj respondos!
Por ricevi informojn pri ĉiuj niaj komplezoj bonvolu skribi al info@MondEtur.net
KURSOJ DE TAJA MASAĜO POR FUTURAJ PROFESIAJ MASAĜISTOJ
Daŭro de la kurso por futuraj profesiaj masaĝistoj – 260 horojn dum unu monato. De tio 60 horoj teoria lernado inkluzive scion pri homa korpo kaj 200 praktikaj horoj.
Ĉiu finonto, futura profesia masaĝisto, ricevas specialistan diplomon de Tajlanda Ministerio por Edukado!

KOSTO DE KURSO POR PROFESIAJ MASAĜISTOJ
Teoria lernado kaj praktikado - 9.000 bahtoj po persone.
KIO ESTAS EN LA PREZO?
En la prezo estas kostoj por lernado kaj oganizado.
KIO NE ESTAS EN LA PREZO?
En la prezo ne estas kostoj por tranoktado, manĝado kaj pago por diplomo de Tajlanda Ministerio por Edukado. MondEtur, sen aldonaj kompaniaj kostoj, laŭ deziro de interesulo povas trovi konvenan tranoktejon. Eblas, kontraŭ pago, uzi manĝaĵojn preparotajn de MondEtur kuiristo.
Pagado por la kurso - surloke.

KURSOJ DE TAJA MASAĜO POR MEMINTERESULOJ
Daŭro de kurso por meminteresuloj - 130 horojn dum du semajnoj. De tio 30 horoj estas teoriaj inkluzive scion pri homa korpo kaj 100 praktikaj horoj.
Ĉiu finonto de kurso por meminteresuloj ricevas diplomon de MondEtur.
KOSTO DE KURSO POR MEMINTERESULOJ
Teoria lernado kaj praktikado - 6.000 bahtoj.
KIO ESTAS EN LA PREZO?
En la prezo estas kostoj por lernado kaj oganizado.

KIO NE ESTAS EN LA PREZO?
En la prezo ne estas kostoj por tranoktado, manĝado kaj pago por diplomo ricevota de MondEtur. MondEtur, sen aldonaj kompaniaj kostoj, laŭ deziro de interesulo, povas trovi konvenan tranoktadejon. Eblas, kontraŭ pago, uzi manĝaĵojn preparotajn de MondEtur kuiristo.
KIE OKAZOS LA KURSOJ?
Ĉiuj kursoj okazas en Patajo en Tajlando, en la lernejo de MondEtur.

KURSOJ DE TAJA BOKSADO
Daŭro de kurso du semajnoj.
Prezo de la kurso – 8.000 bahtoj.
KIO ESTAS EN LA PREZO?
En la prezo estas kostoj por lernado kaj oganizado.

KIO NE ESTAS EN LA PREZO
En la prezo ne estas kostoj por tranoktado, manĝado kaj diplomo de kompanio organizanta kursojn. Kompanio provizanta kursojn ne estas MondEtur kaj pro tio ĉiu partoprenanto de kursoj bezonas pagi kostojn de interpretado en Esperanto. La interpretada kosto estas 200 bahtoj po tage kaj po persone, se estas pli ol 5 kursanoj esperantistoj. MondEtur, sen aldonaj kostoj por kursano, povas trovi konvenan tranoktejon. Pri manĝado ĉiu kursano zorgas mem (kostoj de manĝoj en Tajlando estas malaltaj). Loko de kurso - boksejo en Bangkoko.
Kursoj de taja boksado estos regule organizotaj ĉiun duan monaton, se al kursoj aliĝos almenaŭ kvin personoj.
Ekzistas ebleco organizi kursojn en la lando de klientoj. Daŭro de la kurso estas minimume du semajnoj. Kliento mem decidas pri daŭro de la kurso kaj sendo de adekvata trejnisto. Trejnisto estos akompanata kun interpretisto, se kursorganizonto ne havas tradukiston por la taja lingvo. Kosto de trejnado per horo dependas de trejnista kvalifko. Kursorganizonto, krome, pagas kostojn de alveno kaj forveturo de trejnisto kaj eventualaj tradukisto kaj akompananto, same kosto de organizado fare de MondEtur.
Kosto de organizado sen eventuala personkontakto (alveno de reprezentanto de organizonto al Tajlando, aŭ alveno de reprezentanto de MondEtur al lando de organizonto) estas 200 eŭroj aŭ egalvaloro. Eventualaj kostoj de person-kontakto estas regulotaj surbaze de kontrakto inter organizonto kaj la firmao MondEtur.