BONVENON เปนทพอใจ WELCOME WILLKOMMEN
PRI NI NIAJ SERVOJ TURISMO PRI ESPERANTO KUNLABORO KONTAKTU NIN


KOMERCO

KULTURO

LERNADO

MASAGO

SPORTO

TURISMO

ZORGADO

 

Uzantoj de Taja masaĝo

        Antikva masaĝo aŭ ankaŭ Taja masaĝo estas speciala metodo de korpa energia vicigado kaj origine estas el la tempo de Budao. En Tajlando ĝi estas nomata Nuad Phaen Boran. Enlande la masaĝo estas praktikata de multaj masaĝistoj ĉie en tiu azia ŝtato.
         La plej multe da fremdlandanoj por la unuan fojon estas kuracaj uzate Tajan masaĝon dum iliaj turismaj vizitoj al marbordo de Tajlando. Tie ofte vi vidos getajajn masaĝistojn laborantaj sur korpoj de aliŝtatanoj kaj tajlandanoj. Profesimasaĝistoj masaĝas dolorajn aŭ lacajn muskulojn kaj artikojn de ridetantaj turistoj. Unu el la centroj de tajaj masaĝistoj estas en Patajo kie ni posedas lernejon de la masaĝo.
        Origine taja masaĝo estas el Ĥindujo. Ĝi estas unu el la plej novaj manieroj de korpo kuracado. Post fondigo de Ajurveda medicino, Asanasa jogo kaj Budista meditado la modo de la masaĝo disvastigis oriente kaj nun estas kunligita al Tajlando.

        Masaĝistoj plenumas propran metodon de kuraco sur mato (tapiŝeto) ofte plankata. Masaĝa persono estas konforte dresita kaj masaĝistoj uzas du ĉefajn metodojn de helpado al persono.
        Dum unu el ili masaĝisto aplikas presadon al akunpresaj lokoj ne tuŝante energiliniojn de korpo. Intenco estas stimuli venon de korpenergio al internaj organoj. Poste profesiulo uzas nombrajn pasivajn movojn cele malfermi kaj ekvilibri muskulskeletan strukturon de homa korpo kaj liberigi blokadojn kaj limigojn de korpmovojn.

        Taja masaĝo estas samtempe profunde malstreĉiga kaj revitaliga. Ĝi helpas trankviligi fizikajn, mensajn kaj emociajn streĉojn. Tia maniere la masaĝo kreskigas gamojn de movado kaj ebleco de korpfleksado ebligate pli facilajn ekmovojn kaj pli larĝigo de korpŝarĝojn. Tio helpas ke korpo revenu al la stato de ekvilibro kaj korppoza intergrado. Laboro de masaĝisto asistas revenon de korpo al ennaska deziro revenigi optiman performadon kaj la plej bonan sanon samtempe alportante sencon de korpfacilon kun anima bonstato.
        Taja masaĝo kvietigas kaj ekvilibras staton de nerva sistemo, samtempe stimulas organisman funkciadon kaj iniciatas pacigon de menso.

KURSOJ DE TAJA MASAĜO POR FUTURAJ PROFESIAJ MASAĜISTOJ

        Daŭro de la kurso por futuraj profesiaj masaĝistoj – 260 horoj dum unu monato. De tio 60 horoj teoria lernado inkluzive scion pri homa korpo kaj 200 praktikaj horoj.
         Ĉiu finonto, futura profesia masaĝisto, ricevas specialistan diplomon de Tajlanda Ministerio por Edukado!

     

KOSTO DE KURSO POR PROFESIAJ MASAĜISTOJ

Teoria lernado kaj praktikado - 9.000 bahtoj po persone.

KIO ESTAS EN LA PREZO?

En la prezo estas kostoj por lernado kaj oganizado.

KIO NE ESTAS EN LA PREZO?

        En la prezo ne estas kostoj por tranoktado, manĝado kaj pago por diplomo de Tajlanda Ministerio por Edukado. MondEtur, sen aldonaj kompaniaj kostoj, laŭ deziro de interesulo povas trovi konvenan tranoktejon. Eblas, kontraŭ pago, uzi manĝaĵojn preparotajn de MondEtur-kuiristo.

        Pagado por la kurso - surloke.

KURSOJ DE TAJA MASAĜO POR MEMINTERESULOJ

        Daŭro de kurso por meminteresuloj - 130 horoj dum du semajnoj. De tio 30 horoj estas teoriaj inkluzive scion pri homa korpo kaj 100 praktikaj horoj.
         Ĉiu finonto de kurso por meminteresuloj ricevas diplomon de MondEtur.

     

KOSTO DE KURSO POR MEMINTERESULOJ

        Teoria lernado kaj praktikado - 6.000 bahtoj.

KIO ESTAS EN LA PREZO?

        En la prezo estas kostoj por lernado kaj oganizado.

KIO NE ESTAS EN LA PREZO?

        En la prezo ne estas kostoj por tranoktado, manĝado kaj pago por diplomo ricevota de MondEtur. MondEtur, sen aldonaj kompaniaj kostoj, laŭ deziro de interesulo, povas trovi konvenan tranoktadejon. Eblas, kontraŭ pago, uzi manĝaĵojn preparotajn de MondEtur kuiristo.

KIE OKAZOS LA KURSOJ?

        Ĉiuj kursoj okazas en Patajo, Tajlando, en la lernejo de MondEtur.

        AVERTO:
         ĉiuj prezoj estas donitaj en tajaj bahtoj kies nuna ŝanĝvaloro estas:
        1 $ AU = ĉirkaŭ 27 bahtoj
        1 EŬRO = ĉirkaŭ 47 bahtoj
        1 $ USA = ĉirkaŭ 36 bahtoj
        Pli bone estas ŝanĝi monon en Tajlando, ĉar tie ĉi eksterlanda mono havas pli grandan valoron. Sciu ke valoro de ĉiu mono en la mondo estas varia! Same rilatas al bahtoj. En Tajlando vi ricevos samajn kvantojn da bahtoj en la flughaveno kiel en la bankoj por via mono!


KONTAKTU NIN