BONVENON เปนทพอใจ WELCOME WILLKOMMEN
PRI NI NIAJ SERVOJ TURISMO PRI ESPERANTO KUNLABORO KONTAKTU NIN

 

   
Pasporta Servo 2006
Ni pagas € 17 MILIARDOJN jare al la Brita Ekonomio!
Internacia „LINGVOLANĈILO” - Laborgrupo
Saltotabulo - unika enkoduko en fremdlingvojn
Kuirado
     

 

Aperis po ŝ formata 188-pa ĝ a adreslibreto kun multaj mapoj "Pasporta Servo 2006" kun listo de gastigantoj. Entute ĝ i entenas 1320 adresojn el 92 landoj, 802 urboj. Tiu- ĉ i servo funkcias ekde 1974 kaj estas aran ĝ ata de TEJO. Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Necesas nur havi aktualan adreslibron, eldonatan ĉ iujare, kaj paroli Esperanton. Ĝi estas unika servo de Esperanto-parolantoj al Esperanto-parolantoj. Ĉiujara adreslibreto kutime aperas februare. Limdato por ali ĝ i al ĝ i estas la 1-a de Novembro. Ekde 2007 estos ankau reta varianto de la adreslibro. La plej multaj gastigantoj estas en Francio - 160 en 93 urboj. Pli detalajn informojn ser ĉ u en www.tejo.org/ps/.

Ni pagas € 17 MILIARDOJN jare al la Brita Ekonomio!

Estimata parlamentano!

        En oktobro 2005 publikiĝis aparte interesa raporto, franclingve legebla ĉe http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport Grin.pdf, de prof. François Grin el Svislando. la plej okulfrapa konkludo de la raporto estas ke pro la nuna internacia superregado de la angla lingvo Britio gajnas ĉiujare € 17-18 miliardojn, kio estas pli ol triobla fama brita rabato, aŭ 1% de ĝia malneta nacia produkto. Alivorte, ĉiu el la 394 milionoj da ne-anglalingvanoj de EU, inter ili la loĝantoj de la plej malriĉaj novaliĝintaj landoj, jare subvencias la britan ekonomion!
        Tiun kvanton ĝi ricevas el la vendado de libroj kaj de aliaj varoj ligitaj al la angla lingvo kaj el la
700 000 homoj ĉiujare vizitantaj Anglion por lerni la lingvon, krome ankaŭ el la ŝparoj devenantaj de la neglektado de la fremdlingva instruado en la britaj lernejoj. Ne temas pri la tuto de la ekonomiaj transpagoj al la Unuiĝinta Reĝlando pro lingvaj kaŭzoj, sed pri 75 % el ili, kion la aŭtoro taksas kiel frukton de la hegemonio de la angla kaj ne nur de la demografia pezo de la lingvo mem.
        La profesoro de la Ĝeneva Universitato kaj specialisto pri lingvoekonomiko François Grin publikigis ampleksan dosieron, kie li analizas la lingvan politikon de Eŭropa Unio. La studon petis kaj eldonis la Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo (france: Haut Conseil de l'évaluation de l'école), franca publika organizaĵo aŭtonoma, kiu taksas kaj analizas la staton de instruado en Francio. La raporto starigas la demandon: kiu estus la optimuma elekto pri la laborlingvoj en Eŭropa Unio?

Per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!

La svisa ekonomikisto proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:

la angla kiel sola lingvo;
la multlingveco;
la elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo en la EU-organoj.

La tria ebleco, Esperanto, aperas, kiel la plej malmultkosta kaj egalrajta, sed Grin opinias ĝin nuntempe neebla pro la fortaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, bazitaj sur simpla nescio. Tamen, li opinias ĝin strategie ebla por nova generacio, je du kondiĉoj:

•  Grandskala kaj daŭra informkampanjo tra la tuta EU pri lingvaj malegalecoj kaj Esperanto.
•  Kunlaboro de ĉiuj membro-ŝtatoj en la kampanjo.

Tio povus gvidi al neta monŝparo por EU je ĉiujare ĉirkaŭ € 25 miliardoj! “85 % de la loĝantaro de Eŭropo de la 25 havas en tio rektan kaj evidentan intereson”, prof. Grin asertas.

Amike,
Margareta Handzlik, EU-parlamentanino
Prof. Renato Corsetti, Universala Esperanto-Asocio
D-ro Seán Ó Riain, Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)

PS: Esperanto por helpi lerni aliajn lingvojn: www.springboard2languages.org

Bruselo, 22an de majo 2006

Tiu ĉi vero pri la mono estas nur unu parto ĉar per angla lingvo landoj en kiuj homoj denaske uzas la lingvon (Usono, Aŭstralio, Granda Britujo - ĉefe Anglio) perlaboras multe pli! – nia komento.

Internacia „LINGVOLANĈILO” - Laborgrupo
Projekto subtenata de la Eŭropa Esperanto-Unio

Ĉu Vi povas interkonsenti pri la sekvaj, fundamentaj principoj?

1. Komence de la XXI-a jarcento la plej gravaj agadkampoj de la tutmonda Esperanto-movado
    estas la INFORMADO, INSTRUADO kaj UTILIGADO de ESPERANTO.
2. Ĉiu homo rajtas uzi sian gepatran, regionan (nacian) kaj libere elektitan internacian lingvon
    en ĉiuj medioj.
3. Ĉiu infano ricevu gepatralingvan edukadon ĝis la fino de sia 8-a vivojaro, por akiri firmajn
    gepatrlingvajn konojn koncerne la parolon, legadon, skribon kaj kalkuladon.
4. Esperanto estu la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto
    en la 9-a, 10-a kaj 11-a vivojaroj.
5. Inter la 12-a kaj 14-a vivojaroj la infanoj komencu lerni po unu, libere elektitan, nacian
    lingvon, por ke okaze de la abiturienta ekzameno ĉiu homo povu almenaŭ mezgrade kompreni
    tri fremdajn lingvojn. Intertempe ili povas ŝpari – helpe de lernadfaciliga efiko de Esperanto –
   entute minimume la tempon de unu laborjaro.

La fondota Internacia „Lingvolanĉilo”-Laborgrupo intencas disvastigi kaj efektivigi la suprajn principojn.

Se Vi interkonsentas kaj pretas partopreni la laboron de la Internacia „Lingvolanĉilo”-Laborgrupo, bonvolu sendi Vian antaŭnomon, nomon, retadreson kaj poŝtan adreson al suba ret-adreso. La senditaj informoj estos atingeblaj ekskluzive nur por la aliaj membroj de la Laborgrupo. Post Via aliĝo Vi ricevos la aktualan adresaron kaj cirkuleron de la Laborgrupo.

Amike atendas kaj esperas Vian kunlaboron la iniciatintoj

D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Molnár-Farkas, membroj de ILEI ludoviko@freemail.hu

Bonvolu rigardi la hejmpaĝojn:
www.springboard2languages.org
www.edukado.net
www.lernu.net  kaj
www.egalite.fw.hu/konstitucio  (precipe la antaŭparolon de la angla, greka,
hungara, itala kaj nederlanda versioj).

Saltotabulo - unika enkoduko en fremdlingvojn
springboard

Vizitu koncerajn retpaĝojn

Bonvenon

       “Saltotabulo... al lingvoj” estas adaptebla, 1 ĝis 4 jarojn daŭra programo, kiu ofertas unikan enkondukon en fremdlingvojn per la simpla, regula, internacia lingvo Esperanto. Ĝi estas ideala preparilo al lernado de aliaj lingvoj kaj helpas progresi al grupo de 11-14-jaraj lernantoj. Ĝi taŭgas al transprogramaj aktivecoj, kaj ĉe la 7-11-jaraj infanoj al eklerno kaj plibonigo de legado, skribado kaj kalkulado. Ĝi precipe konvenas al nespecialistaj instruantoj de fremdlingvoj en bazgradaj lernejoj.

        Petu informmaterialon aŭ kontaktu nin.

Saltotabulo: unika enkonduko en fremdlingvojn

        Saltotabulo estas unika enkonduko en fremdlingvojn por ĉiuj lernantoj.
        Per uzado de la internacia lingvo Esperanto kiel helpilo, la projekto celas:

  • pliigi la konsciojn de lernantoj pri ĝeneralaj lingvostrukturoj:
    Ekzample: ĉiuj substantivoj finiĝas per o, ĉiuj adverboj finiĝas per e, ĉiuj infinitivoj finiĝas per i, kaj aliaj gramatikaj formoj estas markitaj per similaj klaraj finaĵoj.
         Estas bone iri al la urbo piede.   
  • evidentigi la interrilatojn inter lingvoj:
    Titolo kvin - la korpo: piedo .
    Francoj havas pied ; Italoj havas piede ; Hispanoj havas pie ; Angloj havas pedestrian .
  • stimuli ŝaton al kaj intereson pri lingvolernado per kreema manipulado de la lingvo:
    Maljunulo = maljuna persono (substantivo)
        la prefikso mal signifas 'inverso';
        la kern-vorto jun signifas 'juna';
        la sufikso ul signifas 'persono'
  • kuraĝigi ĉe ĉiu lernanto pozitivan membildon pri sukcesanta lingvolernanto: "Mi povas fari tion!"
learning the recorder

Kial Esperanto?

        Multaj lernejoj siatempe instruadis al infanoj ludi bekfluton, ne por estigi nacion de bekflut-ludantoj, sed kiel preparon al lernado de aliaj muzikiloj.
         Saltotabulo uzas Esperanton, ne por estigi nacion de Esperanto-parolantoj, sed kiel preparon al lernado de aliaj lingvoj.
        La strategio kaj utiloj de tiu ĉi metodo estas resumitaj en la paĝo
Saltotabulo kaj la Ŝtata lingva strategio
.

Internaciaj kontaktoj -
diversaj kulturoj kaj vivmaneiroj

        Esperanto estas uzata en ĉirkaŭ 90 ŝtatoj en la mondo kaj estas bonega por lernado pri aliaj kulturoj kaj vivmanieroj.
        Esperanto estas unike lokigita en la mondo de lingvoj, havante parolantoj kaj uzantoj en la tuta mondo. La ligiloj povas provizi kontaktojn de gelernantoj kaj lernejoj el multaj diversaj ŝtatoj.
        Ĉar estas pli facile ellerni Esperanton ol aliaj naciaj lingvoj, la lernantoj povas rapide komenci uzi ĝin je veraj interparoloj kaj korespondadoj.
        Kaj - ĉar Esperanto apartenas al neniu popolo aŭ ŝtato - la interparolantoj sentos sin vere egalrajtaj.

the pilot

Prov-lernejoj - nova metodo

        Ĉiuj Provlernejoj estos provizitaj per senpaga lernokompletoj. La enkonduka paketo enhavas:

     Post-laborhoraj kaj semajnfinaj pluaj trejnadoj de praktikantaj instruistoj kaj subteno estos haveblaj fare de kvalifikita instruisto kaj kompetenta Esperanto-parolanto.

Mil Unuaj Vortoj Urso Kurso KantojstickersUnuigxintaj nacioj - venu kun miMini-D

Jam farite antaŭe! - antaŭaj eksperimentoj

        Jam farite antaŭe! Esperanto estas sukcese uzata kiel saltotabulo al aliaj lingvoj dum pli ol 80 jaroj.
        "Multnombraj studoj ekde la jaroj 1920 konfirmis, ke la lernado de Esperanto plibonigas la motiviĝon de lernantoj (pro ilia relative rapida progreso en la lingvolernado) kaj plibonigas postan lernadon de aliaj lingvoj. La unua dokumentita eksperimento okazis en Anglio - Episkopo Auckland, en 1918-21; postaj studoj, ĉiuj koncentrantaj sur diversajn aspektojn de la esplordemando, sed kun sufiĉe similaj konkludoj, okazis en Nov-Zelando (1924), Nov-Jorko (1931), Manĉestero (1948-'65), Sheffield (1951), Finnlando (1963), Hungario (1970), Germanio (1980), 5 eŭropaj landoj (1990), Italio (1993) kaj Aŭstralio (2000).
La 1931a esploro estis farata de teamo gvidata de eminenta prieduka psikologo de Universitato de Kolumbia, Edward Thorndike. La klaraj faktoj estas ke junuloj ĝuas la lernadon de Esperanton; ili lernas ĝin eĉ 5-oble pli rapide ol ajna alia lingvo kaj la lernitaj lertoj estas tuj facile transdoneblaj."

David Kelso - eksa Ĉef-inspektoro por lernejoj,
Kuratoro kaj Direktoro por Klerigo de Esperanto-UK

        Vi povas transpreni mallongan sumaron de ĉi studoj, kaj legi la raporton pri la antaŭaj en Aŭstralio.

classroom

Instruistaj manlibroj - enkonduko al Saltotabulo

        Pli detalaj Instruistaj manlibroj estas preparataj. Ili enhavos sugestojn por uzado kaj aplikado de Saltotabulo kaj pri plialtigo de lingva konscio. Pli da dokumentoj estos aldonitaj al la malsupra listo tuj kiam ili estos pretaj.

Afiŝoj

        Ni havas kelkajn afiŝojn pri “Saltotabulo... al lingvoj”. Ili estas riceveblaj en A1 grandeco.
Bonvolu kontaki nin se vi ŝatus havi unu en via klasĉambro.

Kuirado

Permesu al mi konsileton: forgesu ke Mireja estas dikredanto.
Ĉu eblas tion forgesi?
Por helpi tion forgesi jen kion mi faris ĉi posttagmeze.

Unue mi faris kukon, bonan kukon kies recepto estas tre simpla:

6 kuleroj da faruno (blanka tipo 55)
4 kuleroj da sukero (rufan mi preferas)
4 ovoj
1 litro da lakto
4/5 pomoj (dependas de la grando)
Unu bakujplado (plado por bakujo) larĝa kaj ne profunda.
Unu elligna kulero por miksi ingredientojn.

Mi grasigas la bakujpladon per iom da olivoleo. La pomojn senŝeligitajn kaj sengrajnigitajn mi tranĉas al malgrandaj pecoj, grandaj kiel la oreloj de kvarmonata kato. Ilin miksas kun iom da faruno (ne la oreloj de Bobo ;-)) kaj aranĝas ilin sur la fundo de la plado. En profunda normala plado mi ĵetas la farunon, poste la ovojn unu post la alia kaj vigle komencas miksi la ovojn kun la faruno. Kiam mi ne plu vidas la ovojn mi aldonas la sukeron kaj denove vigle
kirlas la tuton ĝis akiri glatan paston. Kaj nun en kaserolo mi varmetigas la lakton (ne tro, mi devas povi meti fingron en ĝin sen reago) kaj la varmetan lakton mi iom post iom metas
en la paston. Miksas la tuton kaj la rezulto estas flava pasto tre likva kiun mi verŝas sur la pomojn.
Ĉio nun pretas por esti bakita: kun alta temperaturo komence (pli ol 200 C°) kaj rigardante al la bakujo mi scias kiam mi devas malaltigi la temperaturon. Bezonatas ĉirkaŭ 45 minutoj de bakado. La kuko ŝveliĝas. Kiam la bakado estas finita mi ne elbakujigas la pladon, mi atendas ke la kuko malrapide malvarmiĝu.
Ĝi estas facila kuko kiu estas tre nutra, bonega kaj malmulte kosta. Ĝi estas pli bona kiam ĝi restas unu tagon en la fridujo. Ĉe ni la nomo de tiu kuko estas "far". Anstataŭ pomoj oni povas meti sezonajn fruktojn eĉ duonsekajn fruktojn kiel ekzemple la tiel nomatajn"sekaj prunoj".

Se vi ne konas tiun recepton donu ĝin al viaj karaj inoj (edzino, patrino, filino, avino koramikino...)
vi frandos!

Due mi pasigis pli ol du horojn ĉe mia labortablo, serĉante en miaj paperoj bezonatajn dokumentojn. por kion fari vi probable demandas...
Por kalkuli! Kion do por ke mi bezonis tiom da tempo?

 

KONTAKTU NIN