BONVENON เปนทพอใจ WELCOME WILLKOMMEN
PRI NI NIAJ SERVOJ TURISMO PRI ESPERANTO KUNLABORO KONTAKTU NIN


KOMERCO

KULTURO

LERNADO

MASAGO

SPORTO

TURISMO

ZORGADO


KION NI PRAKTIKE FARAS RILATE AL SERVADO?

MondEtur Esperanto kompanio ORGANIZAS:

- turismajn vojaĝojn en Tajlando kun lernado de Esperanto kaj angla lingvoj;
- turismajn vojaĝojn de getajlandanoj al aliaj landoj;
- kursojn de taja masaĝo por futuraj profesiaj masaĝistoj kaj meminteresuloj;
- divers-sportajn amatorajn konkerojn ĉiu nepara monato – unu sporto po monate;
- divers-kulturajn amatorajn koncertojn ĉiu para monato;
- kursojn de taja boksado.

MondEtur Esperanto kompanio VENDAS:

- diversajn tajajn produktojn eksterlande, kunlabore kun esperantistaj aŭ neesperantistaj alilandaj vend-kompanioj uzantajn servojn de esperantistaro;
- domojn kaj restadejojn en Tajlando. Restadejojn eblas aĉeti tutajn, aŭ nur iom da ripozdometoj. Se vi ne uzos ilin tutan tempon ni zorgos pri uzado de objekto(j)!

MondEtur Esperanto kompanio ZORGAS:

-  pri maljunaj homoj kiuj deziras dum iliaj jaroj de la tria vivetapo uzi ĉiutage Esperanton dum kunvivo kun geesperantistoj el diversaj landoj.
-  pri malsanaj homoj el diversaj landoj kiuj deziras pasigi siajn pacbezonatajn jarojn uzante jam akiritan scion de Esperanto, aŭ deziras pere de lernado de Esperanto plifaciligi siajn vivojn.

MondEtur Esperanto kompanio HELPAS:

- eksterlandajn esperantistojn havantajn proprajn enterprenojn, aŭ neesperantistajn kompaniojn uzantajn komplezojn de esperantistoj, vendi produktojn, aŭ servojn en Tajlando, organizi turismajn, kulturajn, sportajn amikajn renkontiĝojn akceptante en Tajlando tiu specagantaj geesperantistoj aŭ amikoj de Esperanto. Same tiel sendante tajajn turistojn, sportistojn kaj amatorajn artistojn al aliaj landoj.

Sekvontjare startos nia Esperanto Kolegio por lingvoj, kulturo, sporto kaj turismo.

        Se vi dezirus ricevi pli detalajn informojn, ni tre volonte sendos ilin al vi.
        Al ĉiuj viaj demandoj, rilate niajn aktivadojn, ni tuj respondos!
        Por ricevi informojn pri ĉiuj niaj komplezoj bonvolu skribi al info@MondEtur.net

        AVERTO:
        ĉiuj prezoj estas donitaj en tajaj bahtoj kies nuna ŝanĝvaloro estas:
        1 $ AU = ĉirkaŭ 27 bahtoj
        1 EŬRO = ĉirkaŭ 47 bahtoj
        1 $ USA = ĉirkaŭ 36 bahtoj
        Pli bone estas ŝanĝi monon en Tajlando, ĉar tie ĉi eksterlanda mono havas pli grandan valoron. Sciu ke valoro de ĉiu mono en la mondo estas varia! Same rilatas al bahtoj. En Tajlando vi ricevos samajn kvantojn da bahtoj en la flughaveno kiel en la bankoj por via mono!

KONTAKTU NIN