BONVENON เปนทพอใจ WELCOME WILLKOMMEN
PRI NI NIAJ SERVOJ TURISMO PRI ESPERANTO KUNLABORO KONTAKTU NIN


KOMERCO

KULTURO

LERNADO

MASAGO

SPORTO

TURISMO

ZORGADO

 

 

 

 

 

 

 

 

SPORTAJ KONKEROJ DE ESPERANTISTOJ AŬ PER ESPERANTO

        Fine de 2006-a jaro MondEtur startos organizi, ĉiu nepara monato, diversajn sportajn maĉojn.
        Ni organizos internaciajn amikajn sportrenkontojn en: korbpilkludo, piedpilkludo, badmintono, teniso (tabla kaj grunda), volejbalo, sabla volejbalo, golfo. Ni donos ŝancon al ŝakistoj, kartludantoj, gooistoj ke dum amikaj internaciaj turniroj montru en Patajo kion ili povas akiri. Kie ajn eblas ni organizos ludojn por skipoj kaj unuopuloj.
        Samtempe ni organizos sportajn konkerojn en ne tiom monde konataj sportoj (ekzemple taja pieda volejbalo) en Tajlando aŭ iu alia lando kie ekestos intereso montri kiel oni praktikas tiujn ne vaste konatajn ludojn.
         Ĉiuj sportaj konkeroj estas organizotaj por amatoroj.
        Alteco de organizaj kostoj kaj sportenirkotizoj estos kalkulataj baze de kostoj de MondEtur kaj ili estos variaj. Ni faros ĉion eblan ke krom sportenirkotizoj aliaj kostoj kovru patronoj.

         Tajaj sportaj organizoj pretas montri internacie iliajn akirojn. Celo de nia kompanio estas ebligi, kune kun interesotaj Esperanto asocioj en aliaj landoj aŭ organizoj kun kiuj ili kunlaboras gastigon de tajlandaj sportistoj kaj renkonto kontraŭ ililandaj ludantoj. Krom tiuj sportmaĉoj organizotaj dum neparaj monatoj en Tajlando ni intencas helpi unuopajn sportkonkurojn en aŭ ekster nia lando.
        Ĉiu sporta kolektivo preta kunagadi pere de Esperanto estas varme bonvena.

        Lingvo uzota dum ĉiuj sportaj renkontoj en Tajlando estas taja kaj angla. Tamen tre preferata estas Esperanto. Ni elektis Esperanton uzi en nia aktivado en Tajlando pro ĝia simpleco en konversaciado, facila lernado kaj vasta komprenado. Same estas se tajaj sportistoj ludos eksterlande sed en tiu kazo aldonas lingvo de gastiganto.
        Ĉefe sportaj konkeroj estos dusemajnaj. Aranĝoj inkludos ekskursojn tra lando de organizontoj.
        Ĉiu persono deziranta aŭ organizaĵo dezirata kunlabori povas ricevi pli da bezonataj informoj e-poŝte: info@MondEtur.net
aŭ telefone: +66-38-376-743, 378-163 (oficaj telefonoj por ĉiuj lingvoj),
+66-4-72 55 947 (portebla telefono por Esperanto kaj angla)
+66-1-41 31 811 (taja lingvo).

KURSOJ DE TAJA BOKSADO

        Daŭro de kurso du semajnoj.
        Prezo de la kurso – 8.000 bahtoj.

KIO ESTAS EN LA PREZO?

        En la prezo estas kostoj por lernado kaj oganizado.

KIO NE ESTAS EN LA PREZO

        En la prezo ne estas kostoj por tranoktado, manĝado kaj diplomo de kompanio organizanta kursojn. Kompanio provizanta kursojn ne estas MondEtur kaj pro tio ĉiu partoprenanto de kursoj bezonas pagi kostojn de interpretado en Esperanto. La interpretada kosto estas 200 bahtoj po tage kaj po persone, se estas pli ol 5 kursanoj esperantistoj. MondEtur, sen aldonaj kostoj por kursano, povas trovi konvenan tranoktejon. Pri manĝado ĉiu kursano zorgas mem (kostoj de manĝoj en Tajlando estas malaltaj). Loko de kurso - boksejo en Bangkoko.
        Kursoj de taja boksado estos regule organizotaj ĉiun duan monaton, se al kursoj aliĝos almenaŭ kvin personoj.

        Ekzistas ebleco organizi kursojn en la lando de klientoj. Daŭro de la kurso estas minimume du semajnoj. Kliento mem decidas pri daŭro de la kurso kaj sendo de adekvata trejnisto. Trejnisto estos akompanata kun interpretisto, se kursorganizonto ne havas tradukiston por la taja lingvo. Kosto de trejnado per horo dependas de trejnista kvalifko. Kursorganizonto, krome, pagas kostojn de alveno kaj forveturo de trejnisto kaj eventualaj tradukisto kaj akompananto, same kosto de organizado fare de MondEtur.

        Kosto de organizado sen eventuala personkontakto (alveno de reprezentanto de organizonto al Tajlando, aŭ alveno de reprezentanto de MondEtur al lando de organizonto). estas 200 eŭroj aŭ egalvaloro. Eventualaj kostoj de person-kontakto estas regulotaj surbaze de kontrakto inter organizonto kaj la firmao MondEtur.

Esperanto kaj sporto

        Esperanto arigas nin ĉirkaŭ la sama ideo. Por vere kompreni profundan koncepton de la interna enhavo de Esperanto ni devas uzi ĉiujn niajn lingvokonojn, trovi taŭgajn vortojn por priskribi ilin kaj klopodi, eventuale, ilin plibonigi.
       Sportmaĉoj okazas en Sudafriko, sed ankaŭ en Nepalo kaj ĉie en la mondo. Por helpi homon kompreni unu la alian ni devas provi uzi Esperanton ĉie kie eblas. Esperanto jam trovis eblecon esti uzata en multaj homaj aktivadoj, kial ne estu uzata same en sporto?
        Kiel proksimigi Esperanton al sportistoj?

        Multaj el ni sportas aŭ estas sportadministrantoj kaj samtempe ni estas esperantistoj. Ni partoprenas diversajn sportajn konkursojn. Iuj naĝas, remas, kuras, sportiradas, skias eble halteradas, skermas, boksas aŭ ludas piedpilkludon, manpilkludon, korbpilkludon, rugbeon, volejbalon, aŭ ŝakon, goon, kartludas, ktp. Por esti pli proksima al aliaj ludantoj ni bezonas kompreni sportistojn konkurantajn kun ni internacie. Kompreneble, eblas uzi niajn patrolingvojn se niaj sportrivaloj komprenas la saman. Uzebla, ankaŭ, estas unu el tiel nomataj mondaj lingvoj (ekzemple angla, franca, hispana aŭ germana) sed malgraŭ la ĝenerala opinio ke ili estas mondvaste parolataj tio tamen ne okazas tiom multe kaj multaj parolas ilin tre malbone. Tial ni devas uzi lingvon simplan kaj facilan por interparolo kaj interkompreno. La plej grave estas uzi lingvon ne apartenatan al iu ajn popolo. La elektita lingvo bezonus aparteni al ni ĉiuj. Tia lingvo estas Esperanto.

        Esperantistoj devas starigi kontaktojn kun sportaj organizoj proponante uzadon de Esperanto en internaciaj sportaj kontaktoj. La plej facila maniero fari ĉi tion estas helpi al diversaj amatoraj, aŭ profesiaj (se ili konsentos) sportaj kluboj starigi kunlaboron kun samspeca organizo en alia ŝtato uzante Esperanton en korespondado. Ni devas veni kaj kontakti membrojn de sportaj komitatoj. Post sukcesaj komencaj rilatoj ni proponu organizadon de Esperanto kursoj en iliaj societoj. Evidente, kiam la kontraktoj inter kluboj estas subskribitaj kaj la sportistoj venas al alia lando ĉiuj el ili ŝatus paroli kun sportistoj el gastiglando, do ili bezonus komunan lingvon. Se ambaŭ flanke ili jam scias Esperanton la kontaktoj estus tre facilaj kaj simplaj.
        Alia maniero uzi Esperanton en sportaj konkeroj estas ebleco ke Esperanto profesiaj organizaĵoj, kiuj jam aplikas Esperanton, organizu diversajn sportajn eventojn. En la mondo ne ekzistas Esperanto sporta asocio, nek Esperanto sportaj kluboj, eĉ ne ekzistas kaŭzo por tio. Do, unika ebleco estas kontakti sportajn klubojn en vivlokoj kaj ŝtatoj kie Esperanto profesia organizo funkcias kaj peti sportistojn partopreni aranĝojn organizitajn de ni. Eble komence, interkontaktoj ne estos tro sukcesaj sed se ni persistos kaj estos ĝentilaj rilate al sportistoj ne ekzistos kialoj por forĵeti la proponon.
        Gravas ne fari agojn por havi proprajn sportajn klubojn ĉar ni ne estas sufiĉe fortaj por bone organizi ilin nek ni posedas bezonatajn objektojn, rekvizitojn, ja tio ĉi tro kostas. Multe pli bone estas kunagadi kun jam ekzistantaj sportaj societoj. Tia maniere ni montros ke Esperanto ne estas celo por si mem sed rimedo por internacia pliproksimiĝo.

     

        Esperanto kaj sporto havas multajn komunajn trajtojn - klopodas pri paco, paca homa kunvivado kaj kunlaboro, respekto kaj toleremo al ĉiuj rasoj, nacioj kaj etnaj grupoj, nediskriminado kaj justa konkurado, ktp.
        Taskoj nun altrudiĝas al ni esperantistoj, disponigi nian lingvon al sportaj medioj. Kiel komenci? Ni devas krei reton da delegitoj respondaj pri sportaj aferoj en ĉiuj landaj asocioj (kiuj povus eventuale formi siajn grupojn por dividi respondecojn pri diversaj agadoj en diversaj landoj). Tiu ĉi reto estus bona fazo por fondi la plej frue, urĝe bezonatan, fakan sportan asocion, la porta asocio devus surbaze de proponoj de landaj delegitoj kaj individuoj formuli sian strategion.
        Niaj klopodoj koncernas medion.
        Enlanda sporta agado - organizi proprajn sportajn aranĝojn, esti en kontakto kun naciaj sportaj asocioj kaj naciaj olimpikaj komitatoj: tial ni povus persvadi la lokajn sportistojn ellerni Esperanton, proponi al ili, ke ni mem venos al la trejnejoj kaj aranĝi tie la lecionojn. Ni devas skribi pri eblecoj de Esperanto al la lokaj kaj centraj sportaj periodaĵoj. Ni devas sendi leterojn al aliaj landoj, al aliaj landaj Esperanto asocioj, al ties korespondamikoj, ke ili faru la similajn paŝojn en siaj landoj. Petu la amikojn ke ili sendu leterojn el iliaj landoj al niaj sportaj organizaĵoj, al niaj sportistoj, al la redakcioj de niaj sportaj periodaĵoj.
        Tiuj leteroj estu en du lingvoj: Esperanto kaj tiu uzata de la lando kien iras la leteroj. Tiuj leteroj temu pri oportunoj kaj pri facileco de Esperanto. Ni scias kiel en niaj landoj kontaktoj el aliaj landoj gravas. La sportistoj kaj ĵurnalistoj verŝajne kontaktos nin, ĉar ni sendos ilin multajn proponojn por uzi Esperanton kaj ili ja scios niajn adresojn.
        Sia tempe en Hungario estis eldonita bona libro pri Esperanto kaj sporto kun necesaj terminoj. Necesas trovi ĝin, peti reeldoni ĝin kaj serĉi aliajn similajn jam ekzistantajn. Sporto estas nova tereno de la Esperanto movado. Nun multaj aktivuloj jam laboras, aŭ sidas en siaj niĉoj kaj faretas siajn taskojn. Oni foje timas superfluan laboron, t.e. tempovoron, tempoprenon. Ni ne timu - la laboro ne estas tiom granda, kiel ĝi ŝajnas esti. Oni kutime diras, ke oni okupas sin per Esperanto libertempe, sed la profesia laboro kaj la familio forprenas la tempon necesan por plenumi laboron pri Esperanto kaj sporto. Sed necesas daŭrigi la paroladon pri uzado de Esperanto inter sportistoj.

 

KONTAKTU NIN