Tajlando situas en sudorienta Azio. Landlimas Birmon, Laoson, Kamboĝon kaj Malajzion. Nombro de enloĝantoj jam akiris pli grandan kvanton ol 65.000.000 kiel estas registrite. Getajlandanoj fieras ke ilia ŝtato neniam estis subkolonizita kaj longe da tempo ĝi estas konstitucia demokratia reĝlando.

Tajlando, lando de ĉiam ridetantaj homoj, estas tropika paradizo. Tie ĉi vi trovos ĉion kion via koro povas ekdeziri. La reĝlando estas la plej populara turisma destino en sudorienta Azio. En tiom fascina lando vivas samvalore interesaj amikemaj kaj ĉiam ŝercemaj homoj bonegaj gastigantoj. Jen la kialo
por montri al vi tiun belegan, fascinan landon kaj turismi kun vi ĉi tie!
Gravas ke niaj turismaj vojaĝoj povas partopreni geesperantistoj aŭ homoj kiuj deziras kunesti esperantistaron el diversaj landoj kaj ĝui konon de Esperanto aŭ lerni la lingvon.
Deziruloj bezonas rekte anonci partoprenon je niaj ekskursoj al MondEtur Esperanto kompanio por zorgado kaj servado Patajo Tajlando.Se nombro de vojaĝantoj estas nur tri (3) ni vojaĝas personaŭtomobile. Por grupo de pli ol ses personoj ni organizas minibusan aŭ grandbusan ekkonon
de Tajlando.

Vojaĝoj estas ĉiu monataj, Ekskursoj komencas la unuan sabaton kaj finas post dekkvin tagoj sabate vespere. Startdato povas esti ŝanĝita laŭ peto de vojaĝpartoprenantoj. Veturoj celas helpi pli grandigon de amikrilatoj inter geesperantistoj kaj aliaj niaj gastoj.
Ĉiu turisma programo inkluzivas elementan instruadon de Esperanto kaj angla lingvo tamen
la oficiala lingvo estas nur Esperanto.
Ĝuu Tajlandon kaj havu plezurajn tajlandajn travivaĵojn!
Nome de MondEtur: Natruja, Zoran kaj Želimir.
SUR LA SPUROJ DE TAJAJ REĜOJ
Mallonge pri dekkvintaga ekskurso: SUR LA SPUROJ DE TAJAJ REĜOJ
Unua tago: alveno Bangkokon - aŭtomobila aŭ busa promenado tra Bangkoko,
Dua kaj tria tago: trarigardo de bangkokaj vidindaĵoj,
Kvara tago: Nakhon Pathomo kaj Kanĉanaburo,
Kvina tago: Chainato, Nakhon Savano kaj Kamphaen Pheto,
Sesa tago: Kamphaen Pheto kaj Sukotajo,
Sepa tago: Sukotajo,
Oka tago: Ĉiang Majo kaj Lampuno,
Naua tago: Lampango,
Deka kaj dekunua tago: Lopburi,
Dekdua tago: Ajutajo kaj Bangkoko,
Dekkvara kaj dekkvina tago: Bangkoko kaj forveturo

Por vi speciale elektita turisma programo, ofertata de ni, gvidas de moderna, tamen historie plena de gravaj turismaj vidindaĵoj, multaj lokoj por taga kaj vespera amuzo Bangkoko ĝis konata turisma punkto Ĉiang Majo. Ni certas la programo unikas inter tiuj kiuj al vi preparis aliaj turismaj agentejoj.

La unuan fojon partoprenantoj povas viziti ĉiujn iamajn kaj nuntempajn ĉefurbojn de Tajlando. Ni vizitas du setlejojn Ajutajon kaj Sukotajon urbojn sub aŭspicio de Unesko kiel protektataj unuoj. Iomete miras ke ankaŭ Lop buro ne estas de Unesko akceptita kiel kulturhistorie defendata urbo pro multege da valoregaj objektoj. Post ekskurso vi mem konkludos ĉu ni rajtas havante tre altan opinion pri historiaj valoroj de tiu ĉi interesega urbo.

Dum dekkvin tagoj ni kune traveturos pli ol du mil kilometroj ĝuante krom gravaj tajaj historiaj restaĵoj, nuntempaj fascinaj allogoj, belegan diversflankan naturon de Tajlando societon de diverslandaj geesperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Niaj amikoj komence „krokodilos, aligatoros, kajmanos“ sed fine de ekskurso ili tutcerte estos uzantaj sufiĉe bonan Esperanton.
La programon ni dediĉas al homoj kiuj ŝatas ekkoni novan landon kune kun ĝiaj eksterordinaraj historiaj kaj kulturaj valoroj.
En Tajlando ekzistas multaj temploj de kiuj ni vizitas nur tiujn la plej gravajn en ĉiuj urboj programe antaŭviditaj. Diverse de preĝejoj en aliaj landoj budistaj temploj ne estas nur sakraj objektoj. En multaj de ili vivas tuttempe ne nur monaĥoj sed simplaj homoj kiuj venis lerni ion novan. En multaj de ili reĝoj faris tre gravajn decidojn por futuro de la lando kaj pro tio krom diaj budismaj aferoj temploj multfoje estas lernejoj kaj lokoj de meditado. Multaj el vizitataj temploj estas detruitaj nu malgraŭ ĉio tre valoraj objektoj.

Ni ne forgesis pri amuza parto de la programo. Ĉiu vespere vi povas viziti diversajn kafejojn ofte kun taja belega specifa muziko, kantoj kaj dancoj. Ne forgesu ke en Tajlando naskigis jam nun olimpika sporto nomata – plena kontakto nu tio estas vere origina specifa taja bokso. Interesuloj dum vespera libera tempo en Bangkoko kaj aliaj vizitataj urboj povas spekti luktojn de tajboksaj profesiuloj. Ĉiu vespere ni proponas al vi, kompreneble se vi tion deziras, uzu tempon por esti masaĝata de getajoj per mondkonata taja masaĝo. En Tajlando masaĝado estas tre populara kaj malmulte kosta.
De tempo al tempo ni vizitos zoologiajn ĝardenojn, bazarojn, vendejojn por aĉeti memoraĵojn el tiu ĉi sudazia fascina lando.

Dum voje ni vizitas lokojn plenajn de vespertoj kaj simioj, grotoj kun ene konstruitaj budismaj altaroj. En Lopburo grava urbo el taja historio nin amuzas simioj venkintaj kontraŭ homoj. Loĝantaro de
la urbo multfoje deziris forpeli ilin sed simioj ĉiam revenadis! Finfine homoj decidis kapitulacii kaj simioj regas centron de la urbo ili eĉ estas nutrataj de turistoj kaj loke vivantaj personoj.
Veturante norde ni admiras multajn akvofalojn, ni diras saluton al la indiĝenaj gentoj, ni ĝuas manieron de elefantlaborlernado. Niaj turistoj tutcerte aĉetos manfaritaĵojn de diversa materialo dum nia vizito al vilaĝoj kie tajaj majstroj produktas tion. Vi ne devas veturi al Aŭstralio por ĝui amuzilojn en „Sonĝmondo“ vi uzos tion proksime al Bangkoko revenante el Ajutajo.
Ho, mi preskaŭ forgesis pri oro kaj arĝento! Tiujn grandvalorajn metalojn multaj ŝatas kaj en Tajlando ili kostas, kompare kun aliaj landoj, malmulte!
Multaj manĝspecialaĵoj atendas ĉie en Tajlando. Mi neniam dum mia vivo manĝis tiom bona viando kiel krabaĵo! Ĉu vi kredas ke en multaj restoracioj eblas manĝi kiom vi deziras nur por iomete pli ol du Eŭroj aŭ tri usonaj dolaroj inkluzive marnutraĵojn!

Tranoktoj estas en hoteloj sed ni proponas kie ajn eblas ni elektu tre bonkvalitajn hostelojn anstataŭ hoteloj. Prezoj proksimumas tiujn en hoteloj ĉar ni neniam elektas luksegajn hotelojn. Avantaĝo de hostelo estas ke en ili niaj turistoj povas libere intermiksiĝi kun aliaj gastoj kaj lokaj homoj por havi okazon paroli pri Esperanto kaj interna ideo de la lingvo - pacamo! Ni lasas elekton al vi niaj karaj turistoj ĉu dormi en hoteloj kaj ne havi okazon paroli kun aliaj gastoj aŭ vigle, sed ne puŝante, propagandi ion novan al internacianoj.
Ni faras ĉion eblan ke vi vidu multe kaj pagu vere la plej malgrandan eblan prezon.
Ekskurso Bangkoko – Ĉiang Majo gvidas nin al lokoj kie vivis kaj vivas tajaj reĝoj pro tio la nomo de ĝi estas:
SUR LA SPUROJ DE TAJAJ REĜOJ
==============================
Unua tago: Alveno bangkokan flughavenon, enhoteligo (se turistoj venas el diversaj landoj veturo de flughaveno al hotelo estas propra koste kaj en hotelo atendas turistojn reprezentanto - programgvidanto de MondEtur). Por turistoj alvenantaj matene aŭ tagmeze ni organizas kunan aŭtomobilan aŭ perpiedan posttagmezan ekkonon de Bangkoko kaj oficiala programo startas sekvan tagon frue matene.

Dua tago: vizito de Granda palaco, templo de emeralda Budho, templo Intravihano, Vimanmeka domego, Trona salonego, reĝo Ĉula Longkorn statuo, Marmora templo, Thevet flora merkato, Saphan Khao frukta merkato, Dusit zoologia ĝardeno, nova reĝa palaco, registara domego. Libera vespero
por viziti elektatan kafejon aŭ fari ion alian deziratan kion ni jam proponis fari. Tranokto en ho(s)telo.
Tria tago: Bangkoko - Nacia galerio, Nacia muzeo, Demokrata monumento, templo de
Ora monto, Giganta balancilo, Muang sanktejo, templo de kuŝanta Budao, metala kastelo (templo Ratchanaddaran), urba kolona sanktejo, Maharaĝa merkato. Libera tempo kaj tranokto.

Kvara tago: Tre frue matene ekskurso al Kanchanaburi konata taja urbo rilate al filmaj rakontoj
el la Dua mondmilito. Tie vizito al ponto trans rivero Kvajo, muzeo de milito, templo Tham Phu Vao, kanchanabura urba pordego, Hin Dat varma fonto, Sai Jok Nai akvofaloj.

Dum voje ni vizitas Phra Pathom chedi, Phraja Phan monumento, roza ĝardeno, Samphran elefanta grundo, orkidea plantvartejo, monumento al reĝo Amphoe Phutthamonthon en Nakhon Pathomo.
Tranokto en turismaj dometoj de belega ripozejo. Interesantoj eblas aĉeti tutan ripozejon aŭ nur iu de moderne ekipitaj lignaj kabanoj.
Kvina tago: vojaĝo al Ĉainat kie ni vizitas birdan parkon, templo Vaha Mathad kaj simia parko en amphur Santburis.
Plue ni veturas al Nakhon Savan por viziti templon Chom Khiri Nak Phrot, bonega fiŝa tagmanĝo proksime al marĉo Bung Boraphet, plue atendas nin Maenam Ĉao Prajo fonto kaj monaĥejo Khao Voranat Banphot.

Vespere ni alvenas urbon Kamphaeng Phet kaj tie tranoktas.
Sesa tago: Nin jam atendas historia parko en Kamphaeng Phet, antikva parto de la urbo,
du muzeoj – nacia kaj regia, statuo de Ŝiva kaj Muang Nakhon Chuma antikva civito.

Estante veraj turistoj ni veturas pli norde kaj alvenas urbon Sukotajo unua reĝurbo de Tajlando. Sukotajo estas sub aŭspicio de Unesko pro gravegaj historiaj postrestaĵoj. En la urbo ni restas du tagoj por havi okazon viziti ĉiujn belecojn de tiu tre malnova taja urbcentro. Do ni uzas la tempon por vidi:Phra Mae Ja sanktejo, sukotaja historia parko, templo Si - Savai, monumento de reĝo Ramkhamaeng, defenda muro de malnova historia urbo, antikva tekstila muzeo, mantrika fabriko, antikva sukotaja ora kaj arĝenta templo, reĝa palaco kaj templo Mahathai, kelkaj aliaj temploj iuj de ili ruinaĵoj, Sangkhalok muzeo, Ban Hat Siavo indiĝena vilaĝo Tranokto kaj vespera libera tempo por korpfortiĝi kaj interparoli pri ĝis nunaj travivaĵoj en fascina Tajlando.

Sepa tago: vizito al Palaco de Dio, temploj kaj ruinoj de malnova Sukotajo kion ni ne vizitis antaŭan tagon, fabriko de palverdaj ceramikaj produktoj. Poste dum voje ni havas okazon vidi belecojn de iuj de naciaj parkoj kiuj abundas en Tajlando kaj akvofaloj. Speciale estas interesa historia nacia parko Ramkhamhaeng.
Plua veturo al Ĉiang Majo. Tranokto en dumvoja hotelo.

Oka tago: Alveno Ĉiang Majon kaj ekkono de urbaj vidindaĵoj: Phu Phing palaco, orkidea kaj papilia farmo, laborantaj elefantoj en elefanta natura parko, Viang Kum kamaj ruinoj, nacia kaj triba muzeoj, arta kaj kultura centro, monumento de tri reĝoj, la plej imponaj temploj, Buak hata parko, Ĉiang maja nokta bazaro. Libera vespero kaj tranokto en la urbo.

Vizito al manproduktaj vilaĝoj. Post tio mallonga aŭtomobila aŭ busa veturo al Lampuno. Antaŭ alveno Lampunon ni ĝuas interesaĵojn de Ban thavaja internacie konata grandega bazaro, sekvas veturo tra kelkaj belegaj naciaj parkoj.
En Lampuno salutas nin monumento de reĝino Ĉamtevi, Hari Punĉai nacia muzeo, Sutaj-Va Ruesi monumento, lampuna mineralvarmakva ĝardeno, Kamo monteto, pluvŝirmilprodukta vilaĝo Pasango, karena vilaĝo, fabriko de silko. Multege ni povas vidi, multaj estas memoraĵoj de jam pasitaj tajaj fascinaj interesaĵoj sed ni deziras vidi pli kaj veturas al Lampango por novaj impresoj kaj tranokto.

Naŭa tago: post matenmanĝo sekvas ekkono de mondunika elefanta ekzercada lernejo kie junaj futuraj animalgigantoj lernas labori. Lampango estas nura tajlanda centro de ĉevalurbtransporto. Ni
uzas tion por veturi tra la urbo kaj alveni Ĉae Son akvofalo dezirante ripete uzi favoran refreŝadon pere de varma akvo en natura parko. Nu bedaŭrinde refreŝado ne longas kaj ni aŭtomobilas aŭ busas pasante Utaradito. Tranokto sur voje al Pitasanuloko kaj Lop buro.
Kelkcentkilometra vojaĝo atendas nin kaj tre bone ke ni povis akiri novajn fortojn en Lampuno kaj Lampango pere de varma minerala akvo. Jes, tutan tempon varmas, por iuj eĉ varmegas sed turistoj prepariĝis por tio en iliaj landoj pensinte pri novaj impreseblaĵoj el la lando de ĉiam ridetantaj homoj getajlandanoj vivantaj en iama Siamo nuna Tajlando.
Pitasanuloko estis siama ĉarma reĝĉefurbo dum 25 jaroj. Nuntempe ĉi tie la plej multe indas vidi templon Phra si ratana mahathat, sanktejon kaj palacon de la reĝo Naresuan la granda, produkta centro de miniaturaj tajaj domoj, folkloran muzeon, budaan metalforĝejon kaj tajaj boatdomoj. La domoj unikas ĉar nenie alie en Tajlando lokaj registaroj permesis konstrui ion similan.

Daŭrigas ni voje al Lop Buri por vidi ĝiajn vidindaĵojn kaj ili multas. Ni vidos Lop burajn impreseblaĵojn
kaj daŭrigas sekvan tagon. Tranokto dum voje en hotelo.
Deka kaj dekunua tago: Jen dum du tagoj kio atendas nin por viziti en Lop buro: statuo de reĝo Naresuan la granda, palaco de reĝo Naresuan la granda, iamaj elefantaj kaj ĉevalaj staloj, la Dusit savana trono, reĝaj pavilonoj, Kraison suharata halego, reĝgvardista rezidentejo, Phra Ĉao kaj Phra Pathiap konstruaĵoj, Pra Prang Sam Jot templo – ĝi estas unu el la plej gravaj urbaj karakterizaĵoj, Pra Kaek hinduisma sanktejo, ruinaĵo de katolika preĝejo, Viĉajen domo, templo Khao Vongkhot (tie vivas multaj vespertoj) kaj Lai templo, trona halegoj, domego en kiu reĝo akceptadis eŭropajn kaj aziajn reĝdeputitojn, islama templo, San phra kan bramanan templon alproprigitan de simioj. Multe da tiuj konstruaĵoj estas ruinitaj sed valoregaj por vidi. Tranokto en Lop bura hotelo.
Dekdua tago: Vojaĝo al Ajutajo por viziti objektojn en tiu grava taja ĉefurbo kie reĝoj de Tajlando vivis dum kelkcentjaroj. Alvenante al Ajutajo ni admiras figuron de Budao Vihan phra bophit, malnovegan reĝan palacon, Ĉankasem palacon, pagodon Ora monto, elefantan kralon, diversajn ekzistantajn kaj ruinajn templojn, sanktejon de reĝo Prasathong kaj lasas por morgaŭan tagon multe
pli por vidi.
Vesperon turistoj libere uzas por kafejado kaj interparolado pri ĉio kion ni jam vidis. Tranokto en iu de ajutajaj hoteloj aŭ hosteloj.

Dektria tago: atendas nin novaj ekscitoj en Ajutajo dum promeno gvidanta al kun Phaen domo, temploj: Nivet Tampravato (gotikstila templo), Phra Si Sanphet, Na Prahmen. Intertempe ni promenas al Vang Lang palaco, reĝa popola arta kaj metia centro, Sri Nakarin, lago ĉirkaŭita de multe da ruinitaj konsruaĵoj, memorigmonumentoj dediĉitaj al reĝoj kaj reĝinoj, ruinoj de portugala vilaĝo, renovigita japana vilaĝo kaj multaj aliaj vizitantaj objektoj.
Dekkvara tago: fru matena forveturo direkte al Bangkoko kaj dum voje ni venas al Bang Pa-In palaco konsistanta de kvin gravaj por historio de Tajlando konstruaĵoj. Ni alvenas Bangkokon de nordo proksime al rivero Ĉao Prajo dirante saluton al muzeo oficistoj kaj vizitante muzeon de reĝaj barĝoj (boategoj uzintaj historie anstataŭ tiam nekonataj nunaj modernaj transportiloj kaj nuntempe ĉiujare uzataj dum reĝa festivalo. Belega Templo de aŭroro estis konstruita antaŭ jarcentoj proksime al muzeo. Budistoj el la tuta Mondo respektas ĉiujn religiojn kaj same ĉiam faris getajlandanoj do belega Santa Kruco katolika preĝejo invitas vidi kiel aspektas tajlanda preĝejo de kristana Dio. Ni ne rajtas dum voje eviti vidi kiel loĝantaro de Tajlando dum jarcentoj merkatis uzante kanalojn. Dezirantoj povas uzi boatojn por aĉeti ion de lokaj kampproduktoj inkluzive tipajn vilaĝajn memoraĵojn.

Saman tagon vespere ni jam estas en Bangkoko vizitante iun de urbegaj bazaroj. Multe
en Tajlando kaj precipe en Bangkoko eblas malmultkoste akiri. Turistoj uzas tempon por daŭrigi komercadon en bangkoka Ĉina urbo kie troviĝas multaj vendejoj por preskaŭ ĉion eblan aĉeti.

Dekkvina tago: Matene ni faras lastajn vizitojn dum nuna tajlanda ekskurso kaj inspektas statuon de reĝo Budao Jodfa, belegan templon de Ora Budao veturante al „Sonĝmondo“. Tago estas dediĉita al rekreo de perditaj fortoj. „Sonĝmondo“ situas proksime al malnova bangkoka flughaveno kaj turistoj ĝue uzas ĉion kion lertaj tajaj majstroj konstruis. Eniran bileton en „Sonĝmondo“ vizitantoj pagas multe malpli ol tion pagus en Aŭstralio por uzi samajn ludilojn kaj aldone spekti tajajn popolkulturajn artperformojn.

Hodiaŭ estas la lasta tago de nia programo, la lasta tago de nia pli ol du semajna Esperanto kunvivado. Antaŭ via forflugo hejmen ni diras al vi Ĝis revido, venu denove ni preparas por uzantoj de niaj turismaj servoj novajn programojn. La programoj dediĉitaj por viziti aliajn partojn de Tajlando belega, fascina lando, hejmlando de amikemaj ĉiam ridetantaj homoj – getajlandanoj!
PREZO DE TURISMA DEKKVIN TAGA VOJAĜO per persono uzanta programon:
SUR LA ŜPUROJ DE TAJAJ REĜOJ
Tri (3) PERSONA GRUPO VETURANTA PER AŬTOMOBILO - 32.000 BAHTOJ.
Ses ĝis ok (6-8) PERSONA GRUPO VETURANTA PER MINIBUSO (PRO MANKO DA SPECO POR BAGAĴO EN MINIBUSOJ NI LIMIGAS GRANDECON DE GRUPO AL MAKSIMUME 8 PERSONOJ KAJ TIA MANIERE NI EBLIGAS MULTE PLI KONVENAN VOJAĜON!!) - 25.000 BAHTOJ.
Pro tuttempa ŝanĝo de bahtvaloro ni ne indikas prezojn en alilandaj valutoj. Post via aliĝo ni informos vin pri preciza ŝanĝvaloro de via kaj taja mono tiu tempe. Nuna valoro de Eŭro en Tajlando estas ĉirkaŭ 47 bahtoj kaj de usona dolaro ĉirkaŭ 36 bahtoj.
En ĉiu prezo estas enkalkulitaj: luado de aŭtomobilo aŭ minibuso, servoj de ŝoforo kaj turistgvidanto,
uzo de petrolo, tranoktado, tri (3) foje ĉiu tage manĝado, asekurado, imposto kaj kostoj de organizado!
En la prezo ne estas enkalkulitaj enirbiletoj en kulturaj institucioj kaj aliaj valoraj lokoj por viziti. Enirbiletoj diversas de dek (10) ĝis ĉirkaŭ kvin cent (500) bahtoj kaj bezonas esti kune pagataj antaŭ
eniro.
Partoprenanto pagas kostojn en bahtoj post alveno sed devas enpagi sendante plenumitan aliĝilon asekuradon de 2.000 bahtoj. Post alveno asekurado estas dekalkulata de tuta prezo. Asekuradon ni uzas por kovri kostojn de ne uzita unua tranokto kaj ne uzo de minibuso!
Se iu de grupoj estas pli granda ni veturas per aŭtobuso kaj la prezo por turismado tra Tajlando
estas elkalkulata kaj sendata al interesuloj post fina scio de nombro de gruppartoprenantoj.
Ni akceptas anoncojn por ĉeestado de turistoj maksimume UNU MONATO antaŭ starto de vojaĝo.
Escepto povas esti nur se al iu de vojaĝoj per minibuso anoncas partoprenon 5 aŭ 6 personoj. Tiam
por ne nuligo de vojaĝo ni akceptas anoncojn ĝis tri semajnoj antaŭ forvojaĝo de grupo. La plej bone
estas sendi aliĝilojn retpoŝte aŭ faksi ĉar sendo de aliĝilo alimaniere estas tro longtempa!
Ĉiu anoncanto devas enpagi 1.000 bahtoj al nia bankkonto por organizado de vojaĝo tuj post anonco
de partopreno pere de aliĝilo!.
SE APARTA GRUPO ESTAS NULIGITA NI PROPONAS ALIAJN DATOJN DE PARTOPRENO AŬ REDONAS RICEVITAN MONON!!