BONVENON เปนทพอใจ WELCOME WILLKOMMEN
PRI NI NIAJ SERVOJ TURISMO PRI ESPERANTO KUNLABORO KONTAKTU NIN


KOMERCO

KULTURO

LERNADO

MASAGO

SPORTO

TURISMO

ZORGADO


KION NI PRAKTIKE FARAS RILATE AL ZORGADO

        NI ZORGAS PRI PLI MALJUNAJ HOMOJ
        kiuj deziras dum iliaj jaroj de la tria vivetapo uzi ĉiutage Esperanton dum kunvivo kun geesperantistoj el diversaj landoj. Ni tion organizas en nia belega restadejo en Tajlando proksime al la urbo Kanĉanaburi (Kanchana Buri).
        Ni ankaŭ organizas sendadon de geesperantistoj profesiaj vartistoj al domoj kaj landoj de esperantistoj kiuj, pro iuj ajn kaŭzoj ne povas, aŭ ne deziras, vivi en Tajlando en nia restadejo. Niaj gevartistoj estas junaj, aŭ mezaĝaj homoj kiuj tre ŝatas societon de pli maljunaj personoj.

        
NI ZORGAS PRI MALSANAJ HOMOJ
        el diversaj landoj kiuj deziras pasigi siajn pacbezonatajn jarojn uzante jam akiritan scion de Esperanto, aŭ deziras pere de lernado de Esperanto plifaciligi siajn vivojn.
        Ili ankaŭ estos lokigitaj je ĉarmega restadejo en Tajlando proksime al la urbo Kanĉanaburi (Kanchana buri). Same tiel ni organizas sendadon de profesiaj gevartistoj esperantistoj al la domoj de geesperantistoj kiuj ne povas pro malsano, klimato, aŭ iu ajn alia kaŭzo alveni vivi je nia restadejo en Tajlando.
        Ni certas - malsanuloj ĝuos societon de de ni sendotaj profesiuloj.

         

KIOM KOSTAS RESTADO en nia ripozejo po monate?

1 persono en komforta dormĉambro kun banejo, fridujo, televidilo
- 35.000 bahtoj;
2 personoj en komforta dormĉambro kun banejo, fridujo, televidilo
- 26.000 bahtoj po persono.

KIO ESTAS EN LA PREZO?

        uzo de dormĉambro laŭ propra elekto kun tuta ekipaĵo, 3 foja taga manĝado, salajro de vartisto (unu vartisto por 4 personoj), unu foje monate persona kontrolo fare de doktoro sur loke (se bezonas pro malsano doktora kontrolo en urba hospitalo por tre malgranda aldonpago), unu foje monate unu aŭ du taga kolektiva turisma veturo enlande, aŭ eksterlande per minibuso kun gvidanto (kosto de alilanda vizo kaj eventuala hoteligo en alia lando ne estas enkalkulitaj en la prezo).

ALIAJ KOSTOJ - ĉu ekzistas?

        Jes - membro-kotizo 500 bahtoj jare. Dumviva jarkotizo egalas al 15-jaraj membrokotizoj. Laŭ vola taja masaĝo po persono kaj horo kostas 150 bahtoj. Kostoj de MondEtur organizado - 5.000 bahtoj pagata nur unu foje post alveno al restadejo en Tajlando.
        Se grupo veturas alilande kaj restas dum nokto tien prezo de hoteligo ne estas enkalkulita en la monata pago por uzo de restadejo kaj ĉiu uzanto devas tion aparte pagi. MondEtur estas devigita trovi la plej konvenan loĝigon kaj por la plej malalta prezo.

KONDIĈOJ DE PAGO por uzo de restadejo?

        Persono uzanta niajn servojn post signo de kontrakto pagas restadon por 3 unuaj monatoj kaj membro-kotizon. Poste, restado estas pagata ĉiu monate je la sama dato. Kontrakto povas esti farota post alveno, aŭ rete! Ĉiu persono deziranta unue vidi kondiĉojn de la restadejo estas bonvena. Por estontaj restadejuloj ni organizas turisman vojaĝon al restadejo kaj tra Tajlando. Niaj estontaj klientoj havas rajton, kontraŭ pago, uzi servojn de la restadejo.

          

KOSTO DE SENDADO DE PROFESIA VARTIST(IN)O

        estos kontraktita kun ĉiu uzanto de vartistkomplezo. En la prezo estos salajro de Esperanto-vartist(in)o, vojaĝkostoj al la loko de koncerna uzanto kaj reen al Tajlando, kostoj de alvenorganizado. Se estos pli da dezirantoj je laboro de nia kvalifikita profesiulo el unu lando reprezentanto de MondEtur pretas alveni por interkonsenti al la lando de la uzontoj se uzonto(j) konsentas pagi kostojn de reprezentantalveno.
        Vartist(in)o estos sendota al la domo de kliento post pago por unuaj tri monatoj de servado kaj kostoj de vojaĝo al la domo de kliento kaj reen al Tajlando. Se la kondiĉoj de servado de vartist(in)o ne estas tute egalaj al tiuj kontraktitaj vartisto tuj revenas al Tajlando. Se la kaŭzo de vartistreveno estas niaflanka, kliento havas rajton je redono reen de la tuta pago.
        Kliento, aŭ ŝ(l)ia reprezentanto, estas bonvena al oficejo de MondEtur por persona servtraktado. En tiu ĉi kazo kliento mem pagas nur siajn kostojn por veno kaj restado en Tajlando. Komenco por zorgado pri pli maljunaj kaj malsanaj personoj en nia restadejo kaj sendo de vartist(in)o al alia lando por zorgi pri menciitaj personoj dependas de uzanto de zorgservado. Alveno al nia restadejo povas esti tuja kaj komencas post unuaj devaj pagoj. Uzataj lingvoj povas esti angla kaj taja, sed tre preferata estas ESPERANTO.

KONTAKTU NIN